La ĉevalo-reĝo – Le roi-cheval

N° 122 page 20

Le roi cheval est une fable bretonne illustrée par Alice Antigone-Germain, traduit en espéranto par Catherine Royaux.

Antaŭlonge en la praa kaj legenda Bretonio vivis la reĝo Marc’h, kio bretonlingve signifas ĉevalo. De tiu nobla besto la reĝo havis la fieran mienon, la belan teniĝon kaj la subtilan sentemnon. Sed li estis ankau obstina kiel mulo kaj kolera kiel virbovo.

Liaj orgojlo kaj obstino enigis lin en la memoron tra tiu ĉi kurioza aventuro.

Pri tiu ĉi rakonto multaj ridis, aliaj malestimis, iuj emociiĝis kaj kelkaj eĉ forviŝis larmon.

Nun je via vico, gesinjoroj, eniru en la Reĝlandon Poulmarc’h, kun la oreloj kaj okuloj larĝe malfermitaj por malkovri la humoron kiun tiu ĉi legendo estigos ĉe vi.

Malŝatema al amaj plezuroj, la reĝo Marc’h ne havis edzinon.

Tamen li havis ĉevalon, Movac’h, certe la plej faman iam ekzistantan batĉevalon.

Tutnigre vestita, tutbrila, kun flavaj okuloj kiel lumaj globetoj, kun vaporplena nazego, ĝi kuris surtere kiel surakve.

Neniam estis konata kreaĵo tiel rapida. Ĝi akceptis nek bridon nek mordaĵon, nek ion ajn kio estus rompanta ĝian impeton. Tamen al la reĝo Marc’h ĝi koncedis iun fratan amikecon kaj obeemeton. Iĝinte nedisigeblaj, la reĝo kaj lia rajdobesto sindonis al la ĝojoj de la Pramoŝtoj : milito kaj ĉasado.

Iun postagmezon dum ĉasado komencis la aventuro.

Tiun tagon la reĝo kaj lia kortego, trairantaj senarbejon, vidis fore belegan cervinon kun felo brilanta kiel prujno kaj neĝo. Ili tuj postkuris ŝin. Longtempe ili kuregis, sed malgraŭ ĉies streĉa postkuro la cervino estis ĉiam for antaŭ illi, saltanta kaj fantoma.

La elĉerpitaj vasaloj forlasis la postkuradon. La reĝo eĉ ne atentis tion ĉar li estis furioza kaj konfuzita pro la malfacila trafado al sia ĉasado.

Post trairo de montoj kaj valoj ili alvenis ĉe klifbordo. Per unu saltego la cervino atingis rokon elstarantan el la maro.

Tiam ŝi turnis sian tremantan muzelon al la reĝo kaj per siaj mirindaj okuloj petigis lin savi ŝian vivon.

Marc’h ne atentis siajn tremojn, kiuj avertis pri danĝero. Li aŭskultis nur sian triumfĝojon. Senhezite li streĉis sian arkon kaj pafis sagon al la peteganta besto.

Tuj kiam la ĵetaĵo trairis la aeron, la cervino per salto kaptis ĝin inter la dentoj kaj tuj resendis ĝin, de kie ĝi venis.

Morvac’h trafite en sia brusto baŭmis kun terura bleko kaj renversiĝis surflanken. La elseligita reĝo vidis lin ruliĝi de roko al roko ĝis la maro, kiu svarmante englutis lin.

Tiam la kolerego de Marc’h atingis sian apogeon. Neniam ajn lia furiozo estis tiom impresa.

Li elingigis sian ponardon kaj iris en la akvon por tranĉi la cervinan gorĝon per siaj brulantaj manoj.

Sed atinginte la rokon li pro stuporo rigidiĝis. La okuloj kiuj rigardis lin ne plu estis tiuj de cervino sed tiuj de la potenca feino Dahut, princino de la iama englutita YS-urbo.

« Jen kaptita tiu, kiu pensis kapti », anoncis ŝi.

« Reĝo Marc’h, vi montris vin kruela kaj sen iu ajn kompato. Protio vi estos punita. De nun por kronigi vian kapon vi havos la orelojn kaj la kolhararon de via ĉevalo».

Kiel elturniĝos la reĝon por kaŝi al sia popolo sian novan aspekton ? Kiel konservi sekreton kaj kiel iĝos sian vivon ?

Le roi cheval

Résumé du livre en français.

Il était une fois un roi qui aimait la chasse à courre. Un jour de chasse avec sa cour, il aperçut une belle biche à la fourrure blanche. Il se lança à sa poursuite mais la belle bête gardait ses distances. Sa suite, épuisée, renonça à la poursuite mais le roi qui n’aimait pas rester sur un échec continua  jusqu’au moment où la bête arrivée au bord d’une falaise sauta jusque sur un rocher émergé de la mer.

Alors, le roi décocha sa flèche en direction de la biche qui la reçut entre ses dents et la renvoya contre la poitrine du roi qui chût dans la mer.

Furieux, il nagea jusqu’à la bête, sortit son poignard et la prit par la gorge

Mais la belle le regarda dans les yeux lui reprochant sa férocité.

Pour le punir, la biche qui est, en réalité, une fée, lui colla les oreilles et la crinière de son cheval !

Comment cacher à son peuple son nouvel aspect ?…

On l’appela alors le Roi-Cheval

Tiré du livre en français Le Roi cheval d’Evelyne Brisou-Pellen et Bruno Pilorget

Laisser un commentaire

Votre adresse de messagerie ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *